Facebook
Bratislavo vivas per lingvoj!
28-29-a de septembro 2018 – Ekonomika universitato en Bratislavo

Ekspoziciantoj

Prezentiĝu dum LingvaFest’!

En septembro 2018 okazos en Bratislavo la unua lingva festivalo: LingvaFest’ 2018. Ĝi estas por vi unika ŝanco prezenti vian kompanion, institucion aŭ organizon. Se vi estos nia partnero, tio certigos al vi rektan kontakton kun ĉiuj, kiuj lernas fremdan lingvon, volas lerni aŭ sentas, ke ili devus komenci lerni. Al LingvaFest’ venos talentaj studentoj kaj plurlingvuloj, sed ankaŭ eternaj komencantoj aŭ tiaj homoj, kiuj volus komenci lerni lingvon, sed ne scias kiel. Grava parto de la evento estos spaco por ekspoziciantoj, kie vizitantoj povas ekkoni vian institucion kaj ĝian agadon, aliĝi al lingva kurso aŭ restado en eksterlando, aĉeti lernolibrojn aŭ ekkoni lernejojn dediĉitajn al lernado de fremdaj lingvoj aŭ en fremdaj lingvoj. Vi povos informi pri vi rekte surloke kaj ekkoni viajn estontajn lernantojn kaj klientojn.

Detalaj informoj estas troveblaj en la slovaka kaj la angla. La kompleta listo de konfirmitaj ekspoziciantoj estas en ĉi tiu paĝo.

Se vi interesiĝas, vi povas skribi al zuzana.splhova@lingvafest.sk

Datoj: 28-a kaj 29-a de septembro 2018 (vendredo kaj sabato)

Loko: Ekonomická univerzita v Bratislave, Dolnozemská cesta 1