Facebook
Bratislavo vivas per lingvoj!
28-29-a de septembro 2018 – Ekonomika universitato en Bratislavo

Ĉi tiu evento celas

  • Prezenti diversajn fremdajn lingvojn kaj kulturojn
  • Profundigi la intereson de homoj pri fremdaj lingvoj
  • Instigi lerni fremdajn lingvojn
  • Prezenti efikajn instrumanierojn, novajn metodojn, aplikaĵojn
  • Provizi spacon por plua kunlaboro inter diversaj institucioj

Restu en kontakto

Kiel vizitanto, vi povos

  • Spiri lingvojn je ĉiu paŝo
  • Ĉeesti lingvolecionojn, prelegojn kaj atelierojn – ni pretigis kaj pretigas multajn
  • Ekkoni homojn kun similaj interesoj, priparoli diversajn temojn
  • Partopreni riĉan kulturan programon
  • Gajni interesajn premiojn en tombolo
Senpaga eniro

Kiel ekspozicianto, vi povos

  • Prelegi
  • Organizi atelierojn
  • Prezenti vian organizon
  • Ekkoni aliajn fakulojn pri lingvoj

La lingva festivalo LingvaFest’ 2018 okazos sub aŭspicio de:

  • Martina Lubyová, ministro pri edukado, scienco, esplorado kaj sporto de la Slovaka Respubliko;
  • Ivo Nesrovnal, urbestro de Bratislavo;
  • Ľudovít Hajduk, direktoro de la Ŝtata pedagogia instituto;
  • Ferdinand Daňo, rektoro de la Ekonomika universitato en Bratislavo;
  • Juraj Droba, prezidanto de la Bratislava memrega regiono.
  • La programerojn de la festivalo rilatajn kun la romaa lingvo aŭspicios Ábel Ravasz, reprezentanto de la registaro de la Slovaka Respubliko por la romaa komunumo.

Ekscii pli