Facebook
Bratislavo vivas per lingvoj!
28-29-a de septembro 2018 – Ekonomika universitato en Bratislavo

LingvaFest’ 2018

Lingva festivalo: spaco por ĉio pri lingvoj

La celo de la festivalo LingvaFest’ 2018 ĉefe estas:

  • Krei riĉan aranĝon pri lingvoj, kiu ĝis nun mankis en Slovakio
  • Proksimigi la riĉecon kaj buntecon de la lingvoj de Eŭropo kaj la mondo
  • Prezenti la plej lastajn modojn (metodojn, lernilojn) en lingvolernado
  • Prezenti novajn lernomanierojn (Interreton, komputilon, retlernadon…)
  • Doni spacon al organizoj, eldonejoj, lernejoj kaj aliaj instuticioj, kiuj okupiĝa pri instruado de fremdaj lingvoj, por ke ili prezentu sian agadon
  • Prezenti lingvojn de Eŭropo kaj de la mondo kun atento al minoritataj kaj malgrandaj lingvoj
  • Veki (aŭ altigi) ĉe la publiko intereson pri fremdaj lingvoj (kaj kulturoj)
  • Kontribui al forigo de ksenofobio, rasismo kaj nazismo
  • Priparoli lingvosciencon, lingvan politikon kaj lingvajn problemojn
  • Proksimigi al la homoj laboron kun lingvoj: tradukistoj, interpretistoj, korektistoj, instruistoj, lingvistoj…

La kerno de la programo: duonhoraj fulmokursoj pri diversaj lingvoj

Grava parto de la programo estos mallongaj lingvaj kursoj laŭ la “lingvofestivala” maniero de Denis Keefe: mallongaj 30-minutaj lecionoj de fremda lingvo, kiuj celas prezenti al la partoprenantoj iun parton de la lernado de specifa lingvo, kutime la elparolregulojn, bazajn frazojn, specifaĵojn de la gramatiko k.s.

Samtempe okazas prezentoj pri multaj lingvoj en unuopaj klasĉambroj kaj la vizitantoj ŝanĝiĝas post 30 minutoj. Ĉiu vizitanto ricevas ĉe la enirejo horaron kaj mem elektas, kiujn lingvojn li volas viziti kaj kiam.

Bunta programo

Krom tiuj kursetoj, la vizitantoj povas antaŭĝoji pri multaj aliaj programeroj:

  • langorompiloj, konkursoj kaj kvizoj kun valoraj premioj
  • prezentoj de eldonejoj de lernolibroj, votaroj kaj fremdlingva literaturo
  • prezentoj de edukaj institucioj, lerniloj kaj metodoj
  • prezentoj de universitatoj, ĉefe pri tradukado, pedagogio, aplikado de lingvoj k.s.
  • riĉa kultura programo
  • lingvaj diskutoj kaj fakaj prelegoj
  • eblo mem provi samtempan interpretadon

Por kiu LingvaFest’ estos interesa evento:

  • Lernantoj
  • Studentoj de universitatoj
  • Studentoj de lingvaj lernejoj
  • Memlernantoj, lingvemuloj kaj plurlingvuloj
  • Senlaboruloj
  • Interesiĝantoj pri lingvoj ĝenerale
  • Interesiĝantoj pri aliaj kulturoj
  • Instruistoj de fremdaj lingvoj
  • Tradukistoj kaj interpretistoj
  • Lernantoj kadre de dumviva lernado
  • Faka publiko
  • Lingvaj institucioj