Facebook YouTube
Slovakio vivas per lingvoj!
Septembro 2023 – ni serĉas taŭgan ejon!

Vizitantoj

Partopreno en la tuta festivalo estas senpaga por vizitantoj!

Ĉu vi planas partopreni en la festivalo kun granda grupo, ekzemple kadre de lerneja ekskurso? Se jes, bonvolu aliĝi per ĉi tiu formularo, por ke ni povu adapti la programon por vi.

Kio atendas vin

Karaj vizitontoj,

Pri kio vi povas antaŭĝoji dum la evento LingvaFest’ 2021?

La ĉefaj programeroj estos jenaj:

  • Prelegoj
  • Kreivaj metiejoj
  • Koncertoj
  • Lingvaj (rapid)kursoj
  • Ekspoziciantoj

Krom tio ni preparas por vi plurajn konkursojn, tombolon kaj surprizon ☺. Sed ni jam povas promesi al vi, ke certe indos iri al LingvaFest’ 2021!

Por pli da detaloj pri la programo de la evento, vidu la paĝon Programo, kie ni iom post iom publikigos detalojn pri la preparataj programeroj de nia festivalo. Kaj, kompreneble, sekvu nin en Facebook!

Ĉu vi volas kontribui al la programo?

Karaj vizitontoj,

ni ĝojas anonci al vi, ke eblas sendi proponojn por la programo de LingvaFest’ 2021!

Ĉu vi volas esti aktiva partoprenanto de nia festivalo? Aŭ vi konas iun, kiu estus taŭga kandidato? Do plenigu niaj formularoj supre kaj vi povos fariĝi parto de tiu granda “lingva festo”, kia devas esti LingvaFest’. Unuavice temos pri festado de lingvoj, montro de diversaj kulturoj kaj de ties lingvoj, sed ankaŭ estos rapidkursoj de diversaj (kaj ekzotaj) lingvoj, prelegoj, konsiloj por lernado, konkursoj, kreivaj metiejoj, kulturaj prezentaĵoj kaj multaj aliaj.

Ni kredas, ke vi proponos interesajn prelegojn, instruplenajn kaj amuzajn metiejojn, kulturan programon aŭ eĉ nekutimajn agadojn.

Sendu viajn proponojn por la programo plenigante ĉi tiun formularon.

Ni akceptas proponojn por la programo ĝis la 7-a de septembro 2021.