Facebook
Bratislavo vivas per lingvoj!
28-29-a de septembro 2018 – Ekonomika universitato en Bratislavo

Kultura programo

La detala programo de la festivalo (horoj kaj ĉambroj) estas ĉi tie.

Suvereno – Libereco Arto Konscio Energio

Sabate, 16:00

Sub la artista kromnomo de tiu slovaka repisto kaŝiĝas akronimo de slovakaj vortoj por libereco, arto, konscio kaj energio, sed ankaŭ la vorto “suvereneco”: sendependeco, supereco, senkateneco, kiel ŝlosila trajto en lia verko kaj lia vivo.

SUVE estas pli ol muziko. Temas pri vivhistorio, spertoj kaj transformiĝo de homo, kiu strebas esti bona ekzemplo por junuloj kaj veki ilian denaskan potencialon. Krom muzika verko, ĝi estas diversa eduka kaj kleriga agado en formo de kunparoloj, prelegoj kaj diskutoj, subteno de homhelpaj kaj pormediaj projektoj, vojaĝaj agadoj, sed ankaŭ motivaj edukaj koncertoj en lernejoj. Li ankaŭ estas la aŭtoro de la libro Premena (“Transformiĝo”) kun la subtitolo Mením seba – mením svet (“Mi ŝanĝas min – mi ŝanĝas la mondon”). Ĝi estis publikigita fine de 2015, kun nekutime pozitivaj recenzoj.

“Por ŝanĝi la socion, necesas komenci labori kun junuloj. Mi ŝatus veki ĉe junuloj ilian denaskan potencialon kaj direkti ilin al sanaj valoroj”, klarigas Suve. Li decidis subteni la festivalon per 30-minuta prezentado, sen peti honorarion.


JoMo

Vendrede, 17:00

JoMo (t. e. Jean-Marc Leclercq) estas franca kantisto kaj esperantisto. Li venas de Liono, nun loĝas en Tuluzo. Antaŭe li estis kantisto en la grupo Les Rosemary’s Babies (La Rozmariaj Beboj).

Li montras rimarkeblan progreson al lingvodiverseco pere de muziko. Li havas tradician kaj rokan kantrepertuaron en 22 lingvoj, interalie Esperanto (en ĉi tiu lingvo li eldonis plurajn KD-jn kaj estas unu el la plej famaj Esperantaj muzikistoj). Per tio en 2000 li eniris la Guinness-libron pri rekordoj pro la plej multlingva koncerto (22 kantoj en 22 lingvoj).

Dum LingvaFest’ li etosigos kaj dancigos vin per siaj diverslingvaj kantoj, plenaj je ĝojo kaj energio. Kaj eble li superos sian propran rekordon, kantante en 23 lingvoj! ☺


KaFe Band

Sabate, 17:00

La pinto de la sabata kultura programo estos koncerto je 17:00 de la bando KaFe Band. Belajn kantojn de multaj ĝenroj, ankaŭ kun tekstoj de sia patro Ľubomír Feldek, kantos Katarína Feldeková – slovaka kantistino kun originala kaj tre agrabla voĉo. Ŝi muzikos kun KaFe Band – Katarina Feldek Band, kiu konsistas el elstaraj muzikistoj. Ilia kantaro inkluzivas kanzonojn, ĉefe klasikajn. Krome vi povos aŭdi de Katarína ĵazon, bluson kaj kantoj el muzikaloj. Dum LingvaFest’ sonos ŝiaj kantoj en ses lingvoj! Ni jam antaŭĝojas ☺. Eta antaŭvido:


Steve Lin (Pišta Linovecký)

Vendrede kaj sabate, la tempo estos precizigita

Ĉu vi konas lian version de la kanto Mandolína? Ĝi furoris en la reto antaŭ nelonge:

Sed Pišta havas en sia kantaro pli da interesaj kantoj – en la slovaka, sed ankaŭ en aliaj lingvoj (angla, ĉina, hispana). Li ludos plurajn dum LingvaFest’! Dume, ŝatu lian paĝon en Facebook.

Ĉi tiel Pišta prezentas sin en sia Facebook-paĝo (kaj li sukcesas multe pli bone ol multaj el ni kun la ĉina ☺):

Dobry deň. Som Pišta Linovecký. Žijem na Slovensku od Septemberu 2016. Takže, moja Slovenčina asi nie je fakt ty brďo dobre teraz. Dúfam to je v poriadku pre vás ☺

Opustil som svoju prácu pretože ty kokos mám len rád hrať gitara a robiť video, chcem sa živiť len tým. Vitajte napíšte mi ak

  • Máte nejakú predstavu o spolupráci (Promo video pre produkt/ Hudoný výkon )
  • Chceli by ste sa naučiť Čínsky
  • Chceli by ste organizovať cestovanie na Taiwanu (Pracoval som ako turistický sprievodca na plný úväzok po 2,5 rokoch)
  • Potrebujete Čínsky preklad
  • Chceli by ste si dať kávu alebo poldéci so mnou ☺

Veľa dikičko!


Zdeněk Hladík: la lingvo de muziko
Koncerto (komuna konversacio de etnaj muzikiloj)

Li studis muzikon en Eŭropo, Aŭstralio kaj Barato. Li trairis multajn ĝenrojn, de siaj unuaj paŝoj en popola muziko tra klasika muziko, kontreo, ĵazo, roko, popo ĝis reveno al la radikoj de muziko. Nun li okupiĝas pri orienta muziko. Li estas unu el la malmultaj eŭropaj citristoj kaj koncertas per tiu instrumento. Li kunlaboras kun multaj organizoj kiel muzikisto, instruisto kaj muzikterapiisto.


TED-kinejo pri lingvoj

Vendrede, sabate, 10:00-16:00

TED estas mondfama konferenco kun prelegoj pri disvastigindaj ideoj en teknologio, distrado aŭ dizajno. La videojn de la prelegoj vi povas spekti senpage en la retejo TED.com. En la TED-kinejo vi trovos elekton de prelegoj pri nia ŝatata temo: lingvoj.

La prelegoj estos projekciataj en la TED-kinejo tuttage ekde la 10:00. La komenco ĉiam estos je para horo, la tuta videaro daŭras preskaŭ 2 horojn.


Ekspozicio de venkaj verkoj de la konkurso “Barataj fabloj per la okuloj de slovakaj infanoj”

Vendrede, sabate, 9:00-18:00

La asocio Spoločnosť slovensko-indického priateľstva (Societo de slovak-barata amikeco), kun subteno de la barata ambasado en Slovaka respubliko, organizas kvaran jaron ĉi tiun konkurson por la aĝkategorioj 3-6 jaroj kaj 6-11 jaroj.

El la verkoj de la venkintoj okazos ekspozicio dum LingvaFest’ kun partopreno de la aŭtoroj de la desegnaĵoj kaj de la barata ambasado. Premiitaj verkoj estos uzataj en la fina publikaĵo. La premioj estos disdonataj la 28-an de septembro 2018, dum la malfermo de LingvaFest’ 2018.

Pli detalan priskriboj de la konkurso vi trovos ĉi tie.