Facebook
Bratislavo vivas per lingvoj!
28-29-a de septembro 2018 – Ekonomika universitato en Bratislavo

Programo

La detala programo de la festivalo (horoj kaj ĉambroj) estas ĉi tie.

La programo de la lingva festivalo LingvaFest’ 2018 iom post iom estos plenigata ĉi tie per novaj programeroj. La detala programo de la evento (kun detala horaro) estos disponebla en septembro.

Dato kaj horo de la festivalo:
Vendrede 28.9. de 9:00 ĝis 18:00
Sabate 29.9. de 9:00 ĝis 18:00

Partopreno en la tuta festivalo estas senpaga por vizitantoj!

Pri kio vi jam povas antaŭĝoji?

  • Lingvaj kursoj – ekkonu dekojn da lingvoj dum mallongaj lecionetoj
  • Lingvaj kvizoj – mezuru viajn konojn kaj gajnu interesajn premiojn!
  • Konkurso pri la lingve plej talenta lernanto kaj studento
  • Samtempa tradukado – vive! (Provu kiel oni laboras en interpretista budo. Kurseto pri interpretado el la ĉeĥa (ne nur) por infanoj kaj junuloj.)
  • Prelegoj pri interesaj temoj
  • Prezento de eldonejoj
  • Prezento de lingvaj lernejoj, restadoj en eksterlano
  • Prezento de novaj aplikaĵoj, lerniloj, lernometodoj,
  • Kultura programo (kantoj kaj dancoj el diversaj mondopartoj en diversaj lingvoj)
  • Tombolo kun valoraj premioj