Facebook
Bratislavo vivas per lingvoj!
26-a kaj 27-a de septembro 2019 – Ekonomika universitato en Bratislavo

Kultura programo

Suvereno

Suvereno, reprezentanto de konscia hiphopo, venas ĉi-foje kun motiva kaj eduka koncerto por lernantoj kaj studentoj. Liaj tekstoj enhavas sociajn temojn, personan disvolviĝon, filozofion, spiritecon kun akcento al motiviĝo, inspiriĝo kaj altigo de homa spirito. Liaj koncertoj havas temon kaj estas pliriĉigataj per komponaĵoj ligitaj kun la temo. Parolata vorto, muziko, interago kun lernantoj kaj konkursoj kun premioj. Li ankaŭ donas spacon al junaj talentoj. Ni invita vin al tiu muzik-eduka travivaĵo!

Zdeněk Hladík kaj Andrea Tkáčová

Muzikaj konversacioj de etnaj instrumentoj el la tuta mondo, kiuj sendepende de kulturaj, religiaj, geografiaj aŭ muzikologiaj diferencoj, ĉiam scipovas trovi harmonion. Sitaro, fujara, hango, teremino kaj multaj aliaj instrumentoj.

Zdeněk Hladík – učil i studoval hudbu v Evropě, Austrálii a v Indii. Prošel celou řadou žánrů, od prvních kroků ve folku přes klasickou hudbu, country, jazz, rock, pop až zpět k základním kořenům hudby. Nyní se věnuje hudbě východních směrů. Je jedním z mála evropských sitáristů a s tímto nástrojem koncertuje. Spolupracuje s mnoha organizacemi jako muzikant, učitel i muzikoterapeut.

Andrea Tkáčová – Hudba pre mňa predstavuje svet totálneho zvnútornenia sa a zároveň prepojenia s prostredím, kde sa práve nachádzam. Autentickú zvukovú výpoveď prinášam vďaka husliam, tibetským miskám, perkusiám a hlasu. Zručnosti zachádzania s týmito nástrojmi spolu s otvorenou mysľou a srdcom ma privádzajú vždy znova k hravému dialógu so sebou. A v súznení so spoluhráčmi radi odkrývame hĺbku ľudského zrodenia.

Shivanata Group

Ni ŝatus montri al vi kelkajn tradiciajn indoneziajn dancojn. Ni havas grupon de indoneziaj dancistoj, kiuj regule montras indoneziajn dancojn kaj estus bone, se ni povus montri al aliaj homoj, kiom belaj estas indoneziaj dancoj. Ni dancos en belaj kostumoj por montri nian kulturon.

Mi estas indoneziano loĝanta en Bratislavo de 6 jaroj. Ni havas grupon de indoneziaj dancistoj, kiuj ofte prezentiĝas en kulturaj eventoj. Nia celo estas promocii la belan kulturon de nia lando, kiun ni amas kaj pri kiu ni fieras.

Ulyana

Dum koncerto de la voĉa ensemblo “Ulyana” vi aŭdos kantojn en diversaj lingvoj (rusa, slovaka, ukraina, pola, kartvela, itala kaj aliaj). La programo estos sen instrumentoj.

Nia bando “Ulyana” estas virina voĉa ensemblo, kiu kantas diverslingve seninstrumente. Ĉiuj membroj de la ensemblo estas unu familio. Ni estas el Sankt-Peterburgo. Tie nia familio kreis teatron kaj ni laboris tie 13 jarojn. Ekde junio 2019 ni loĝas en Bratislavo, kie ni kreis la teatron OMNIBUS, kiu komencos funkcii ĉi-aŭtune.

Infana ĥoro el la lernejo de la ukraina lingvo

La infana ĥoro el la lernejo de la ukraina lingvo prezentos al vi interesan programon, dum kiu ĝi kantos kantojn en la ukraina kaj montros tradiciajn kostumojn. La ukraina lernejo ekzistas en Bratislavo de pli ol 20 jaroj. En la programo estas kantoj kaj fabeloj en la ukraina.

Ekspozicio pri nemateria kultura heredaĵo de Slovakio

La ekspozicio en tri lingvoj (slovaka, angla, franca) prezentas elementojn kaj agadojn enskribitajn en la Reprezentan liston de nemateria kultura heredaĵo de Slovakio kaj la Liston de plej bonaj manieroj konservi la nematerian kulturan heredaĵon en Slovakio kaj ofte estas parto de eventoj dediĉitaj al prezentado de nemateria kultura heredaĵo ne nur en Slovakio, sed ankaŭ eksterlande. Ekde 2010 la ekspozicio jam okazis en Parizo en la sidejo de Unesko, en Berlino dum la Tagoj de slovaka kulturo, en Kroatio en la urboj Našice, Lipovljani kaj Rijeka kaj en la germana urbo Gotha.