Facebook
Bratislavo vivas per lingvoj!
26-a kaj 27-a de septembro 2019 – Ekonomika universitato en Bratislavo

Organizantoj

LingvanFeston 2019 organizas:

Edukácia@Internet
Ekonomická univerzita v Bratislave
Slovenská esperantská federácia

Organiza teamo

Bezonkaze vi povas kontakti la unuopajn organizantojn.

Peter Baláž – Ĉeforganizanto de la evento, programo

Peter Baláž, ankaŭ konata kiel Petro en Esperantujo, estas esperantisto, eldonisto kaj editoro; li estis elektita kiel la esperantisto de la jaro 2012. Petro loĝas en sia devenurbo Partizánske kaj parolas diversgrade slovake, ĉeĥe, germane, pole, ruse, angle kaj Esperante. Petro estas tre aktiva en la internacia Esperanta movado kaj edukaj projektoj, kaj en 2005 li fariĝis la kunordiganto de E@I. Li estas konata ankaŭ kiel organizanto de internaciaj eventoj (ĉefe sed ne nur Esperanto-aranĝoj). Li estas eksestrarano de Vikimedio Slovakio kaj, ekde septembro 2012, membro de ĝia revizia komitato. Li posedas la slovakan eldonejon Espero, fonditan en 2005, kiu ĉefe eldonas Esperantajn verkojn. Pliajn informojn vidu en Vikipedio.

Kontakto: peter.balaz@lingvafest.sk

Michal Grodza – Kunordiganto de volontuloj

Michal devenas de la orienta parto de Slovakio kaj kapablas komuniki angle, pole, france, turke, Esperante kaj li akceptis la defion lerni la hungaran. Lia amo al lingvoj devenas de la tempoj, kiam li kiel infano spektis Cartoon Network. Li studis instruadon de la angla lingvo, sed enamiĝis en neformalan edukadon. Li laboras kiel junulara mentoro kaj organizanto de internaciaj junularaj interŝanĝoj kaj trejnadoj.

Kontakto: michal.grodza@lingvafest.sk

Zuzana Šplhová – Ekspoziciantoj, sponsoroj

Zuzana studis tradukadon kaj interpretadon. Nun ŝi laboras kiel sendepenta tradukisto; ŝi plej ŝatas traduki subtekstojn por filmaj festivaloj. Ŝi flue parolas la anglan kaj hispanan, ŝi lernas Esperanton kaj ŝia venonta celo estas la ĉina. En LingvaFest’ ŝi respondecas pri alparolo kaj komunikado kun ekspoziciantoj kaj partneroj, sed ankaŭ helpas kun tradukado kaj aliaj flankoj de organizado.

Kontakto: zuzana.splhova@lingvafest.sk

Dorota Rodzianko – Fakturado, mendoj

Dorota, 29-jaraĝa, estas el Pollando kaj nun loĝas en Slovakio kaj laboras por E@I. Ŝi studis ekonomikon. Ekde 2010 ŝi organizas internaciajn eventojn en diversaj eŭropaj urboj kaj landoj. Ekde 2012 ŝi ĉefe okupiĝas pri administrado de partoprenantoj kaj financoj. Ŝi havas riĉan sperton pri organizado kaj administrado de internaciaj eventoj ĉefe lingvo-rilataj.

Kontakto: dorota.rodzianko@lingvafest.sk

Matthieu Desplantes – Web-stránka, technická výpomoc

Matthieu estas el Francio sed loĝas en Slovakio ekde oktobro 2013. Li studis komputikon dum kvin jaroj en Parizo kaj nun laboras kaj pri komputiloj, kaj pri lingvoj. Li parolas (diversnivele) france, Esperante, angle, slovake kaj ruse kaj havas bazan scion de kelkaj pliaj lingvoj. Li partoprenis en la organizado de pluraj internaciaj eventoj, plejmulte Esperantaj.

Kontakto: matthieu.desplantes@lingvafest.sk

Peter Roman – PR a médiá

Peter devenas el orienta Slovakio, sed li loĝis dum jaro en Francio kiel interŝanĝa studento kaj nuntempe loĝas en Danio, kie li studas magistran programon pri disvolviĝo kaj internaciaj rilatoj. Lia vojaĝema animo kaŭzis tion, ke li flue parola slovake, ĉeĥe, angle, france kaj dane, kaj li nun lernas la serban. Krom lingvolernado, dum libera tempo Peter aktive partoprenas volontulajn agadojn en Slovakio, Danio kaj Serbio, kie li instruis la anglan, sed li ankaŭ helpis organizi somerajn tendarojn kaj ekskursojn por internaciaj studentoj.

Kontakto: peter.roman@lingvafest.sk

Petronela Špirková – sponsoroj

Petronela naskiĝis en okcidenta Slovakio proksime al Trenčín. Ŝi studis politikon kaj kulturan geografion en la universitato de Ostrava. De infanaĝo ŝi amas fremdajn lingvojn, landojn kaj kulturojn. Ŝi studis kaj laboris en Britio, Ĉeĥio, Belgio kaj pasintjare en Ĉinio. Profesie ŝi agas en la kapo de universitataj internaciaj rilatoj kaj plej ŝatas komuniki kun eksterlandaj studentoj. Nuntempe ŝi flue parolas slovake, angle, ĉeĥe, malpli flue france kaj ŝi batalas kun ĉinaj signoj.

Kontakto: petronela.spirkova@lingvafest.sk

Kiuj ni estas kaj kial ni faras tion

Nia organizo, Edukado@Interreto (E@I), jam delonge havas la ideon organizi lingvan festivalon en Slovakio. Ekde la komenco (2005), ni okupiĝas pri edukado per la Interreto, ĉefe lingvolernado. Ni kreas diversajn senpagajn multlingvajn retejojn. Nia agado komenciĝis per kreado de la unua multilingva retejo por lerni Esperanton: lernu.net. Esperanto estas tre grava por ni (ĝi eĉ estas la laborlingvo de nia internacia oficejo), sed ni okupiĝas ankaŭ pri aliaj lingvoj. Ni iom pot iom aldonis novajn projektojn kaj lingvojn: slovake.eu, deutsch.info, mluvtecesky.net, speaklearn.eu, lingvo.info ktp. Vi trovos ĉi tie superrigardon de niaj projektoj. Krom kreado de edukaj retejoj, ni ankaŭ organizas diversajn eventojn: trejnadojn, seminariojn, kreivajn metiejojn, kongresojn, somerajn studadojn. Ni okupiĝas pri lingvoj ekde la kreo de la organizo kaj jam longe rimarkis la foreston de ĉi tia aranĝo en Slovakio. Ni do pensis, ke ni volas ŝanĝi tion, kaj ni ĝojas, ke ni trovis similideulojn, kun kiujn ni nun preparas tiun eventon por vi!

La vizio de E@I estas mondo en paco kaj harmonio, en kiu ĉiuj civitanoj povas rapide kaj facile komuniki en la tuta mondo. La ĉefaj celoj en tiu direkto estas:

  • instigi interkulturan edukadon kaj internacian kunlaboron kaj komunikadon;
  • subteni lernadon kaj uzadon de interretaj teknologioj kaj de lingvoj;
  • helpi efektivigi la Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝian Deklaracion pri Homaj Rajtoj.

Por atingi tiujn celojn E@I iniciatas kaj subtenas projektojn kun internacia kunlaboro de junuloj, organizas edukajn kaj kulturajn eventojn, kiuj rilatas kun la celoj de la organizo kaj informas pri la graveco kaj utileco de senbarila internacia komunikado.

Ni trovis emon kunlabori en la Ekonomika Universitato de Bratislavo kaj rekte en ĝia Fakultato de Aplikataj Lingvoj. Pro tio ni volas danki la rektoron de la universitato Ferdinand Daňo kaj la dekanon de la fakultato Radoslav Štefančík. Ni ankaŭ estas dankemaj pro la kunlaboro al la slovaka plurlingvulino Lýdia Machová, kiu aktive helpas nin kun la evento kaj samtempe disvastigas efikan lingvolernadon per sia firmao Jazykový mentoring.

Volontuloj

LingvaFest’ estas evento kun riĉa lingva programo: instruplenaj prelegoj, interesaj atelieroj, amuzaj rapidkursoj, buntaj koncertoj kaj bonega akompana programo. Ĉion ĉi eblas realigi ne nur danke al organizantoj, sed ankaŭ al bonegaj volontuloj, kiuj helpas nin dum la aranĝo. Al ili ĉiuj ni diras dankon!

Volontuloj estas kutimaj homoj, kiuj decidis dediĉi al tiu evento iom de sia tempo (kaj spirito). Ili estas tre gravaj, eĉ se ili plenumas laboron, kiun kutima vizitanto eble ne rimarkos – pro tio ili estas necesaj, ĉar estas multe da tia laboro farenda por la aranĝo. Kion inkluzivas volontulado dum LingvaFest’? Estas pli ol sufiĉe da taskoj, ĉiuj povas elekti sian (sed se vi ne scias, ni ĝoje donos iun al vi): deĵorado en informejo, kontrolado kaj prizorgado de teknikaĵoj, prizorgo de trinkaĵoj por prelegantoj, pretigado de prelegejoj, portado de aferoj, preparado de materialoj por la vizitantoj, ks.

Eblas helpi kiel volontulo ankaŭ antaŭ la aranĝo: kontaktado de ekspoziciantoj, serĉado de sponsoroj, alparolado al prelegantoj, skribado de artikoloj, gazetarkomunikoj, ks.

Ĉu ankaŭ vi volas sperti la eventon LingvaFest’ el alia (aventura) vidpunkto ol tiu de simpla vizitanto, kiel volontulo? Do bonvolu plenigi ĉi tiun formularon kaj fariĝu parto de la festivalo!