Facebook YouTube
Nitra vivas per lingvoj!
16-a kaj 17-a de septembro 2020 – Pedagogia Fakultato, Nitra

Ekspoziciantoj

Prezentiĝu dum LingvaFest’!
Vi povas trovi la prezojn de budoj kaj mendoformularon ĉi tie.

En septembro 2018 okazis en Bratislavo la unua lingva festivalo: LingvaFest’. Ĝi denove okazos en 2019 kaj estos por vi unika ŝanco prezenti vian kompanion, institucion aŭ organizon. Se vi estos nia partnero, tio certigos al vi rektan kontakton kun ĉiuj, kiuj lernas fremdan lingvon, volas lerni aŭ sentas, ke ili devus komenci lerni. Al LingvaFest’ venos talentaj studentoj kaj plurlingvuloj, sed ankaŭ eternaj komencantoj aŭ tiaj homoj, kiuj volus komenci lerni lingvon, sed ne scias kiel. Grava parto de la evento estos spaco por ekspoziciantoj, kie vizitantoj povas ekkoni vian institucion kaj ĝian agadon, aliĝi al lingva kurso aŭ restado en eksterlando, aĉeti lernolibrojn aŭ ekkoni lernejojn dediĉitajn al lernado de fremdaj lingvoj aŭ en fremdaj lingvoj. Vi povos informi pri vi rekte surloke kaj ekkoni viajn estontajn lernantojn kaj klientojn.

Detalaj informoj estas troveblaj en la slovaka kaj la angla. La kompleta listo de konfirmitaj ekspoziciantoj estas en ĉi tiu paĝo.

Se vi interesiĝas, vi povas skribi al zuzana.splhova@lingvafest.sk.

Datoj: 16-a kaj 17-a de septembro 2020

Loko: Pedagogická fakulta, Univerzita Konštantína Filozofa v Nitre, Dražovská cesta 4, 949 74 Nitra