Facebook YouTube
Slovakio vivas per lingvoj!
Septembro 2023 – ni serĉas taŭgan ejon!
Nia festivalo LingvaFest’ bedaŭrinde denove ne okazos en 2022! Sed ni havas bonegan alternativon por vi: ni pretigas konkurson kun valoraj premioj, la lingvan kvizon “LingvaKvíz”. Pli da informoj ĉe: kviz.lingvafest.sk.

Ĉi tiu evento celas

  • Prezenti diversajn fremdajn lingvojn kaj kulturojn
  • Profundigi la intereson de homoj pri fremdaj lingvoj
  • Instigi lerni fremdajn lingvojn
  • Prezenti efikajn instrumanierojn, novajn metodojn, aplikaĵojn
  • Provizi spacon por plua kunlaboro inter diversaj institucioj

Restu en kontakto

Donu vian retadreson kaj ni informos vin pri novaĵoj pri LingvaFest’ kaj ĝia riĉa kaj kreskanta programo.


Kiel vizitanto, vi povos

  • Spiri lingvojn je ĉiu paŝo
  • Ĉeesti lingvolecionojn, prelegojn kaj atelierojn – ni pretigis kaj pretigas multajn
  • Ekkoni homojn kun similaj interesoj, priparoli diversajn temojn
  • Partopreni riĉan kulturan programon
  • Gajni interesajn premiojn en tombolo
Senpaga eniro

Kiel ekspozicianto, vi povos

  • Prelegi
  • Organizi atelierojn
  • Prezenti vian organizon
  • Ekkoni aliajn fakulojn pri lingvoj

Tiel aspektis LingvaFest’ 2018, ĉi-jare partoprenu ankaŭ vi!

Saluton! Bedaŭrinde, nia "LingvaFest'" ne okazos ankaŭ en 2023! 😞 Kaj ĉi-jare ne estos ankaŭ Kvíz. :perplexe:
Espereble ni povos realigi ambaŭ eventojn en septembro 2024 - ni esperu!
Ni serĉas taŭgan ejon por ĉi tiu evento kaj sponsorojn kaj partnerojn, kiuj kunlaborus kun ni. Se vi konas tian, informu nin!

Ni esperas, ke en 2024 ni vere renkontiĝos vive ĉe la evento LingvaFest' kaj ke vi ankaŭ povos ludi interretan Lingva(n)Kvíz(on)! Se vi volas esti inter la unuaj informitaj, abonu nian novaĵleteron kaj/aŭ sekvu nin en Facebook.