Kiel veni
Kiel vi alvenos al LingvaFest’ ?
Simple! Apud la universitato troviĝas la bushaltejo „Ekonom. univerzita” (Ekonomia Universitato), al kiu iras pluraj busoj: 68, 87, 88, 90, 98. La konkretan ligon vi povas trovi sur la retejo de la Bratislava urba publika transporto.
Adreso:
Bratislava Universitato pri Ekonomiko kaj Negoco
Dolnozemská cesta 1
852 35 Bratislava
Slovakio
La enirejo al la Ekonomia Universitato aspektas tiel:
Se vi venos al la evento per aŭto aŭ buso (de lernejo), ni rekomendas uzi la eksteran parkejon, al kiu estas aliro el la strato Májová – vidu bildon.
Rigardu pli detale la detalan mapon de la areo:
[baldaŭ]