Oftaj demandoj
Bazaj informoj
Kio estas LingvaFest’?
Dutaga festivalo de lingvoj okaze de la Eŭropa tago de lingvoj (26. 9.). Atendas vin pli ol 80 programeroj: lingvaj rapidkursoj, prelegoj, laborgrupoj, kvizoj kaj konkursoj, kultura programo kaj ekspoziciaj budoj de lingvaj lernejoj kaj institucioj. La moto de la jaro 2026 estas “Lingvoj proksimigas!”.
Kiam kaj kie ĝi okazas?
La 10-an kaj 11-an de septembro 2026 en la Ekonomika universitato en Bratislavo, Dolnozemská cesta 1. Ambaŭ tagojn de la 9:00 ĝis la 15:00.
Kiom kostas la eniro?
La eniro al la tuta festivalo estas senpaga.
Ĉu necesas antaŭa registriĝo?
Individuaj vizitantoj ne devas registriĝi, ili simple venu. Registriĝo necesas nur por lernejaj grupoj, per la formularo ĉe lingvafest.sk. La kapacito de la konstruaĵo estas limigita, do aliĝigu vian klason kiel eble plej frue.
Kiu organizas la festivalon?
La asocio E@I (Edukado@Interreto) kunlabore kun la Ekonomika universitato en Bratislavo kaj la Slovaka Esperanto-Federacio, sub la aŭspicio de la Prezidento de la Slovaka Respubliko, de la Ministerio pri edukado, esplorado, evoluigo kaj junularo de SR kaj de la rektoro de la Ekonomika universitato en Bratislavo, prof. Ing. Ferdinand Daňo, PhD.
La ĉefa partnero estas la Ĝenerala Direkcio pri Tradukado de la Eŭropa Komisiono, partneroj estas NIVaM (Nacia instituto pri edukado kaj junularo) kaj la Lingvoscienca Instituto Ľudovít Štúr de la Slovaka Akademio de Sciencoj, amaskomunikaj partneroj estas TASR kaj Radio Slovakia International.
Programo
Kio estas lingva rapidkurso?
Kvardek-kvin-minuta gustumo de lingvo: prononco, bazaj frazoj, interesaĵoj el la gramatiko. La celo ne estas ellerni la lingvon, sed ekscii, kiel ĝi funkcias kaj ĉu ĝi kaptas vin.
Ĉu mi devas koni la lingvon antaŭe?
Ne. La rapidkursoj plejparte celas kompletajn komencantojn. Se kurso celas jam parolantojn, ĝia priskribo kutime estas verkita en tiu lingvo.
Kiuj lingvoj estos en la programo?
En la jaro 2026 ni prezentos 19 lingvojn. Pliajn informojn trovu en la sekcio “Programo” de la retejo.
Kiuj prelegos?
La programon konsistigas dekoj da instruantoj, prelegantoj kaj gastoj el diversaj organizoj, lernejoj kaj firmaoj. Pliajn informojn trovu ĉe la paĝo pri la programo.
En kiu lingvo okazas la programo?
La programo estas plejparte en la slovaka. Se iu programero okazas en alia lingvo, ankaŭ ĝia priskribo estas en tiu lingvo (ekzemple prelego pri la angla estas priskribita angle).
Ĉu mi devas aliĝi al unuopaj programeroj?
Ne. Al unuopaj programeroj oni ne aliĝas, simple venu. Funkcias la principo “ĝis plenigo de la kapacito”, do se iu programero speciale interesas vin, venu iom pli frue, por ke vi trovu lokon en la ĉambro.
Kiel mi scios, kio okazas kaj kiam?
La detalan tempoplanon ni publikigos komence de septembro ĉe lingvafest.sk. Presitan programon vi ricevos ĉe la enirejo.
Ĉu mi povas veni nur por horo aŭ du?
Jes. Vi kunmetas vian propran programon kaj povas veni kaj foriri laŭbezone.
Por kiu aĝo taŭgas la festivalo?
Precipe por lernantoj de la dua grado de bazaj lernejoj, gimnazianoj kaj universitatanoj, sed la programo estas malfermita al ĉiuj.
Por lernejoj kaj instruistoj
Kiel mi aliĝigas tutan klason?
Per la registra formularo ĉe lingvafest.sk. Ju pli frue, des pli bone, la kapacito estas limigita.
Ĉu estas aparta programo por instruistoj?
Jes: prelegoj kaj laborgrupoj pri lingva edukado, novaj metodoj kaj iloj en la instruado, plus spaco por interŝanĝi spertojn kun kolegoj kaj fakuloj.
Ĉu instruistoj ricevas atestilon pri partopreno?
Jes, laŭpete ni eldonas ĝin surloke ĉe la informa budo. Ne temas pri atestilo agnoskata en la kadro de profesia evoluigo tra NIVaM.
Praktikaj informoj
Kiel mi atingas la lokon?
Tuj apud la universitato estas la haltejo Ekonomická univerzita, kien veturas la busoj 68, 87, 88, 90 kaj 98. La konkretan veturon vi trovos ĉe imhd.sk. Detaloj kun mapo de la areo estas ĉe lingvafest.sk/kiel-veni.
Ĉu eblas parki en la ĉirkaŭaĵo?
Jes, parkado en la areo de la universitato estas senpaga. Ni rekomendas la eksteran parkejon alireblan de la strato Májová. La kapacito por busoj estas limigita al 15 lokoj, do buse veturantaj grupoj prefere konsultu nin anticipe.
Ĉu eblos manĝi surloke?
Jes. Disponeblos lerneja bufedo, picejo kaj budo kun barata manĝaĵo.
Ĉu la spaco estas senbara?
Jes, la spacoj estas senbare alireblaj.
Ĉu disponeblos vestogardejo?
Jes, ĝi troviĝas tuj apud la necesejoj (malantaŭ la lifto).
Ĉu oni fotos kaj filmos?
Jes. Dum la festivalo ni faras fotojn kaj videon por dokumentaj kaj varbaj celoj de la organizantoj. Se vi preferas ne esti registrita, sciigu tion al la fotisto aŭ ĉe la informa budo kaj ni respektos tion.
Mi perdis ion. Kien turni min?
Al la informa budo. Ĝi estas la unua budo dekstre post la enirejo de la konstruaĵo.
Mi volas kunlabori
Ĉu mi povas proponi prelegon aŭ rapidkurson?
La limdato por proponoj por la jaro 2026 estis la 7-a de aŭgusto 2026 kaj jam pasis. Proponojn por la venonta jarkolekto sendu al info@lingvafest.sk.
Kiel iĝi ekspozicianto aŭ partnero?
Skribu al peter.balaz@ikso.net. Partneraj niveloj: Ĝenerala partnero (nur unu) 10 000 EUR, Ĉefa partnero (maksimume tri) 5 000 EUR, Partnero (senlime) 2 000 EUR, plus ĉefa amaskomunika partnero kaj amaskomunika partnero.
Se vi interesiĝas pri ekspozicia budo, skribu al ni ĉe info@lingvafest.sk aŭ plenigu la formularon ĉe www.lingvafest.sk. La formularo por 2027 disponeblos fine de la jaro.
Ĉu vi serĉas volontulojn?
Jes: informa budo, teknika subteno, prizorgo de prelegantoj, preparo de ĉambroj, informado de grupoj. Kontaktu nin ĉe info@lingvafest.sk.
Mi estas ĵurnalisto. Kiel akreditiĝi?
Akredito ne necesas, simple venu. Se vi bezonas ion specifan (intervjuon, spacon por filmado, kontakton al konkreta gasto), kontaktu nin anticipe ĉe info@lingvafest.sk.
Kontakto
info@lingvafest.sk · lingvafest.sk · Facebook kaj Instagram: LingvaFest’

