Instagram Facebook YouTube
Slovakio vivas per lingvoj!
10-a kaj 11-a de septembro 2026 - Ekonomika universitato en Bratislavo

Vizitantoj

Partopreno en la tuta festivalo estas senpaga por vizitantoj!

Ĉu vi planas partopreni en la festivalo kun granda grupo, ekzemple kadre de lerneja ekskurso? Se jes, bonvolu aliĝi per ĉi tiu formularo, por ke ni povu adapti la programon por vi.

Kio atendas vin

La ĉefaj programeroj estos jenaj:

  • Prelegoj
  • Kreivaj metiejoj
  • Koncertoj
  • Lingvaj (rapid)kursoj
  • Ekspoziciantoj

Krom tio ni preparas por vi plurajn konkursojn, tombolon kaj surprizon ☺. Sed ni jam povas promesi al vi, ke certe indos iri al LingvaFest’ 2026!

Por pli da detaloj pri la programo de la evento, vidu la paĝon Programo, kie ni iom post iom publikigos detalojn pri la preparataj programeroj de nia festivalo. Kaj, kompreneble, sekvu nin en Facebook!

Ĉu vi volas kontribui al la programo?

Ĉu vi volas esti aktiva partoprenanto de nia festivalo? Aŭ vi konas iun, kiu estus taŭga kandidato? Do plenigu niaj formularoj supre kaj vi povos fariĝi parto de tiu granda “lingva festo”, kia devas esti LingvaFest’. Unuavice temos pri festado de lingvoj, montro de diversaj kulturoj kaj de ties lingvoj, sed ankaŭ estos rapidkursoj de diversaj (kaj ekzotaj) lingvoj, prelegoj, konsiloj por lernado, konkursoj, kreivaj metiejoj, kulturaj prezentaĵoj kaj multaj aliaj.

Ni kredas, ke vi proponos interesajn prelegojn, instruplenajn kaj amuzajn metiejojn, kulturan programon aŭ eĉ nekutimajn agadojn.

Sendu viajn proponojn por la programo plenigante ĉi tiun formularon.

Ni akceptas proponojn por la programo ĝis la 7-a de aŭgusto 2026.

Fotado kaj filmado en LingvaFest’2026

LingvaFest’ estas publika evento, kiun ni fotas kaj filmas. La registraĵoj servas por dokumenti la eventon, informi la publikon kaj la amaskomunikilojn, reklami la venontajn eldonojn kaj raporti la projektrezultojn al niaj partneroj kaj subtenantoj.

Kiu prilaboras viajn datumojn
La administranto de la datumoj estas Edukado@Interreto (E@I), Víťazná 840/67A, 958 04 Partizánske, Slovakio, registronumero 42013551. Kontakto: info@lingvafest.sk.

Jura bazo
Fotojn kaj videoregistraĵojn de publika evento ni prilaboras surbaze de legitima intereso laŭ artikolo 6, alineo 1, litero f) de GDPR, nome la bezono dokumenti kaj reklami edukan eventon. Se ni dezirus uzi portretan foton de konkreta identigebla persono kiel apartan bildon en reklamaj materialoj, ni petus apartan konsenton.

Kie la materialo povas esti publikigita
Ĉe www.lingvafest.sk kaj www.ikso.net, en la profiloj de LingvaFest’ en Facebook, Instagram kaj YouTube, en gazetaraj materialoj kaj raportoj por partneroj kaj subtenantoj, kaj en amaskomunikila kovrado de la festivalo.

Konserva periodo
La registraĵojn ni konservas dum kvin jaroj.

Amaskomunikiloj kaj triaj partioj
En la festivalo ĉeestas ankaŭ ĵurnalistoj kaj reprezentantoj de amaskomunikiloj, kiuj faras siajn proprajn fotojn kaj registraĵojn. Pri tia prilaborado respondecas ili mem kiel apartaj administrantoj de datumoj, ne la organizantoj de la festivalo.

Viaj rajtoj
Vi rajtas kontraŭstari la prilaboradon kaj peti aliron al viaj datumoj, ilian korektadon aŭ forigon. Se vi preferas ne aperi en fotoj aŭ videoj, diru tion al la fotisto, demandu ĉe la Informbudo aŭ skribu al ni al info@lingvafest.sk. Se jam publikigita foto montras vin kaj vi ne konsentas pri tio, skribu al ni kaj ni forigos la bildon.

Lernejaj grupoj
Ni rekomendas al instruistoj kaj grupgvidantoj informi siajn lernantojn pri la fotado antaŭ la alveno al la festivalo. La organizantoj ne postulas de lernejoj nomlistojn nek skribajn konsentojn de gepatroj.